Unser Ginseng-Berater ist für Sie da: ☏ 05521-8490204

Esperanto-Kafejo

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

valoras viziti. Ne nur pro la fakto, ke Herzberg estas la Esperanto-urbo, pro la kulturaj valoraĵoj kaj la belega naturo, sed ankaŭ pro la Esperanto-Kafejo.

Ĉi tie vi ĝuas en ĉarma etoso korean gastamon je granda elekto de koreaj tizanoj, kiujn vi certe ne trovus en tiu varieco en alia loko de Germanio. Aldoniĝas koreaj malvarmaj trinkaĵoj, koreaj kuketoj kaj bongustaj eŭropaj kafospecialaĵoj. Akompane al la koreaj tizianoj ni servas liciajn berojn. Aldone al via kafospecialaĵo vi ricevas kekson aŭ ĉokoladon.

P1070866.jpg

P1070865.jpg

Kompreneble en la Esperanto-Kafejo ni parolas Esperanton. Neesperantistojn ni informas pri la lingvo. Se vi deziras, vi povas legi en Esperanto-revuoj aŭ -libroj.

Somere vi havas la elekton inter la tabloj en la piedira zono, la trankvila malantaŭa korto aŭ la domo. La korto estas duone subtegmenta, tiel ke vi povu sidi tie ankaŭ dum pluvo.

P1120133.jpg

P1080768.jpg

wlan.png

Ĉu vi deziras ripozi aŭ labori. Ni disponigas al vi senpagan sendratan retaliron dum via restado en nia kafejo.

Ĉiujn tizanojn, kiujn vi trovas en nia trinkaĵkarto, vi povas aĉeti ankaŭ por hejma uzo - kaj kompreneble niajn bonegajn ginsengo-produktojn kaj pliajn kompletigajn naturajn produktojn.

Nia peto al esperantistoj

Traduku nian trinkaĵkarton al via lingvo por fari la Esperanto-Kafejon ankoraŭ pli internacia. Liston de la jam ekzistantaj tradukoj vi trovas sube sur la paĝo.

Niaj malfermhoroj

  • lunde ĝis vendrede de la 10-a ĝis 18-a horo
  • sabate de la 10-a ĝis la 13-a horo
  • kaj laŭ interkonsento

Ni ĝojus pri via vizito!

Niaj trinkaĵkartoj

ĉiam estas en tri lingvoj: korea, nacia lingvo kaj Esperanto